MONUMENTO AL PATRUJO, 1991.


En mia lando, sinjoroj,
el oriento ekmallumas,
kaj do tio povus esti ĉio:
eloriente – same se l’ĉiame.

Tamen, egagas la tempo.

Iu homo kara
sen testament’ forpasis,
kaj amiko laŭregule
aperis per intec-letero
kaj mensogoj pri tia kaj alia
apercepto pri libero.

Iel mi paŝadas
inter la vizaĝoj barbaj
ĝermantaj kiel minacata
specio de l’fungoj venenaj.
(Mi razas min plurfoje tage.)

Preparitas tie ankaŭ palisoj
kaj grase ŝmirtaj tranĉiloj,
ankaŭ konvenaj anseroj en nebulo
mem alirantaj la oferaltaron
de l’ paseo.

Ĉirkaue tamen bonorde vivas
aromaj, paralelaj mondoj,
dum la denso de l’vortoj historiaj
kaj ni, laŭkutime, ĉe l’ antaŭmuroj.

Sed jen, tiu sabropinto
de l’ serioza kavaleriano nun tiome brulas
en la humila koro de senkapablulo.
Tiome banuse.

Jes, edifas esti Homo,
eĉ se Kroat’ angorplena, atendante
vian gracosignon, ho Dio, tro bona.